Soneto kun konfuza cerbo
Sinjoro Dio mem ne volas 
por mi kredu pri tiu fablo 
ke min naskis dia establo 
Dio pro tio eĉ petolas 

Oldulo sidanta sur nubo 
estis por mi iam certeco 
de tio devenis kredeco 
kompreneble ankaŭ kun dubo 

poste venis novaj refleksoj 
kaj bona kredo malaperis 
restis en ekleziindeksoj 

tiel konkludas blago pura 
ke konfuza cerbo oferis 
tion kio estas terura 
Zuriko, la 11an de novembro 1999