Soneto nome Pepĉja Singer
Pepĉja Singer restas en menso 
ĉar oni montras ŝin tendence 
iom ridinde dekadence 
alia estis ŝia censo 

ŝia bapto - sendependeco 
ŝia ago ne malmorala 
ŝia emo kontraŭbrutala 
ŝia frivolo - memstareco 

ŝi estis poste flegistino 
kaj ŝi povus skribi traktatojn 
en industria magazino 

pritrakto de Boy ironia 
tute ne montras verajn faktojn 
Pepĉja Singer - vi estas nia 
Zuriko, la 16an de novembro 1999