Soneto konsciencmakula
tuba Radio Polonia 
iam laŭdis Varsovipakton 
kaj nun frapas de NATO takton 
ĝis la momento agonia 

blago post blago jam delonge 
je pruvo de mortigmetodo 
laŭ sperta civiliza kodo 
historio agadas gonge 

kun opinioj diletantaj 
ĵetataj laŭ kazoj hazarde 
programoj estas arogantaj  

Kohl kun Blanka Aglo surbrake 
kontraŭ nunaj ŝtatlimoj arde 
aspektas kun makuloj drake 
Zuriko, la 17an de novembro 1999