Soneto por Leonard Peltier
indianon ne amnestias 
prezidento - eble li timas 
pro FBI aŭ li sublimas 
danĝeron poste ironias 

Leonard Peltier en prizono 
ĝuste pro la indianeco 
troviĝas - amerikaneco 
denaska gvidas al admono 

la statuo de libereco 
ridas nun pro la evidente 
malpura usona justeco 

ne estas la unua kazo 
ke fripono ne agas pente 
iam finiĝos tiu fazo 

Zuriko, la 24an de novembro 1999