Soneto pri aŭtunvagado
de Kriĉja kaj Mariĉja voĉoj 
sonas en oreloj averte 
lasta vojo ridas oferte 
tra aŭtuno malgraŭ riproĉoj 

homoj promenas pacience 
tra la tombejaj avenuoj 
ĉiuj estas individuoj 
en densa amaso sensence 

tempofluo sur flava foto 
pulsas hodiaŭ nostalgie 
en ĝi koleriĝas komploto 

iam ŝtonon iu disrompos 
kaj spiritoj oratorie 
min pro mia febleco trompos 
Zuriko, la 4an de novembro 1999