Soneto je filozofio
ĉu entuta senmoraleco 
estas pli bona ol moralo 
en l' lasta stadio de falo 
ekzemple en la novriĉeco 

okazintaĵoj rapidiĝas 
kaj nuntempa filozofio 
ne povas postpaŝi je tio 
kio ĝuste malmoraliĝas 

antaŭ ol iu kaptos temon 
ĝi estas jam alilokita 
rapideco faras dilemon 

ŝanĝado okazas subite 
kaj penso fariĝas perdita 
poste revenos kompromite
Zuriko, la 8an de novembro 1999