Soneto pri signifdisdono
de l' kasedo "...por vivi digne" 
forprenis Danuta Dykowska 
ankaŭ Halina Stefanowska 
la saman kanzonon maligne 

venas denove datreveno 
de Jaruzelski-priparoloj 
pri milita stato por poloj 
oni min vizitis por preno 

ili devis scii pri mia 
malĉeesto sed ili provis 
serĉi en l' domo familia 

li estis ja aparatĉiko 
tamen li aliarte movis 
pro tio mildiĝis kritiko 
Zuriko, la 11an de decembro 1999