Soneto fone kataliza
mi ofte simpligas aferojn 
laŭdante svisojn pro ardeco 
mastrumeco kaj laboreco 
kaŝante malutilajn sferojn 

la direkta demokratio 
estas svisa specialaĵo 
sur la mondo sola raraĵo 
sed ne mankas burokratio 

tiu sistemo povas krevi 
kiel ĉio kun troa streĉo 
pri ĝi homaro emas revi 

ne ekzistas sistemrecepto 
kun katalizo en pensbreĉo 
je fona prudenta percepto 

 
Zuriko, la 16an de decembro 1999