Soneto kun eta kabano
por mia amata Barbara 
anstataŭ torto la kabano 
de blankigita marcipano 
kun Baba Jaga populara 

en ĉiuj fenestroj vizaĝoj 
kun ŝiaj diversaj humoroj 
sed ankaŭ kun ŝiaj valoroj 
antaŭ ĉio naskaj omaĝoj 

mi ankaŭ apud tiu domo 
atendas por koncerna puno 
aspektante kiel fantomo 

ŝi ne estas ofendiĝema 
kaj amo ja estas tajfuno 
freneza kaj ankaŭ korprema 
Zuriko, la 17an de decembro 1999