Soneto - Spontana Teatro
en mia Spontana Teatro 
tute mankas veraj aktoroj 
tempo ludas per ŝanĝvektoroj 
ĝis memoron kovros cikatro 

unu vektoro al ĉielo 
abstrakto neos realecon 
konsisto ne havos eblecon  
sed sceno jam ne estos celo  

ekzistas nocia prognozo 
ligita kun katastrofismo 
defendo estas kaŭza pozo 

ĝuste pro venonta danĝero 
ni ĝoju ame ne per skismo 
sed per la propra maniero 
Zuriko, la 20an de decembro 1999