Soneto sociemocia
la kverelo pri pasinteco 
nervozigis iom socion 
kaj por estingi emocion 
oni venis al nuntempeco 

elektado pasis normale 
sen iuj maldecaj surprizoj 
laŭ publicistaj analizoj 
kun promocio ideale 

novaĵoj alvenas vakue 
sed se ĉio estus facila 
tiam ni reagus enue 

miljariĝo fariĝis troa 
ankaŭ tre ofte malhumila 
kaj per administro buroa 

Zuriko, la 27an de decembro 1999