Soneto kun konjunkturismo
ĉarlatanoj ne ŝatas papon 
ili lin eĉ ege malamas 
dum la situacio dramas 
sed kiel rekoni satrapon 

la konfeso konjunkturisma 
ne ŝatas aŭdi la postulon 
sed nur ataki kontraŭulon 
de l' sistemo kapitalisma 

rigardu vian ĉiarkaŭaĵon 
ĉiu volas esti tre riĉa 
kaj posedi propran nutraĵon 

"por tiu ago Dio punas" 
"se vi volas esti feliĉa 
sciu - troigo malfortunas"
Zuriko, la 4an de decembro 1999