Soneto kun brakofrapado
frue aŭ malfrue aperas 
manipulo kaj kompromitas 
tiun kiu ĵus hipokritas 
kaj amasaĉludon liveras 

pro brakumado oni donas 
ordenon de l' plej supra grado 
krom iu eta donacado 
la detalojn neniu konas 

je tio ekestas hezitoj 
ĝuste ĉu ankoraŭ valoras 
nuntempe ordenaj meritoj 

obeemaj politikistoj 
kiujn socioj nun ignoras 
ekzistas nur kiel servistoj 
Zuriko, la 6an de decembro 1999