Soneto pri A Bo samtempe
du signaloj paŭzo kaj poste 
Vitoldo estas malfruita 
unue sonoriligita 
kun sekunda salto riposte 

"vi kantas A kaj Bo samtempe 
tio nuntempe ne okazas" 
ĝuste mi pro tio emfazas 
tamen mi kontentas posttempe 

al mi plaĉas tiu metodo 
ligi muzikon kun enhavo 
per alidimensia kodo 

dadaismo estas malsano 
en abstrakto troviĝas savo 
mortinto vivas per rikano 
Zuriko, la 7an de decembro 1999