Soneto pri du lavangegoj
Svisio kovrita per neĝo 
aspektas fabele sed vere 
en realeco tre danĝere 
lavangoj falas laŭ arpeĝoj 

tiam ne estis tiel fable 
kun Barbara sur nia placo 
mi translokiĝis de palaco 
al niĉo por ĉiam probable 

perdiĝis tiam blondulino 
disŝeritan senton mi donis 
al nigrohara Valentino 

dum Valentino februara 
ĉe Stüssihofstatt mi deponis 
mian futuron kun Barbara
Zuriko, la 11an de februaro 1999