Soneto pri sennomaj iuj
dum oni disdonis premiojn 
iuj nur tre mallaŭte brevis 
ĉar ili nenion ricevis 
ili mokis privilegiojn 

laŭdegoj estis por aliaj 
do iuj aliajn gratulis 
sed tamen alie spekulis 
en propraj rondoj familiaj 

tuj poste tuta asocio 
dividiĝis triste kaj ĝoje 
kolere regis emocio 

elstaruloj fariĝis iuj 
ĝisnunaj iuloj ĉifoje 
premiiĝis ekzakte ĉiuj
Zuriko, la 13an de februaro 1999