Soneto brue karnavala
antaŭ faste cindra merkredo 
kristanmondeto freneziĝas 
kaj manĝegeme ebriiĝas  
laŭ la kutimo kaj laŭ kredo 

kelkaj diboĉoj obstineme 
balojn ne finos sed komencos 
politikkunvenoj frekvencos 
kiel ĉiam kontraŭdileme 

faru tion kion vi volas 
sed min kaj aliajn ne nocu 
dum vi politike petolas 

estu tolera por trankvilo 
ĉiam je konfliktoj negocu 
krio okazas pensbremsilo
Zuriko, la 16an de februaro 1999