Soneto pri nunaj genioj
simple sen reguloj sen plano 
de Sekreto naskas genio 
oni tuj ne scias pri tio 
ĵus poste ekestas peano 

eble estas multaj genioj 
sed neniu ilin malkovras 
kelkaj lavmaŝine manovras 
malgravas tiuj opinioj 

la granda talento bezonas 
sin aperi poste labori 
solideco emon admonas 

de iu Żelazowa Wola 
provinculo povis valori 
grandioze entute sola
Zuriko, la 22an de februaro 1999