Soneto pri la galografo
neniu homo kun honoro 
diris pri lando Galicio 
kiam loĝis en Podolio 
li estis polo sen ignoro 

okupanto donis la nomon 
tiel nome Pollandon neis 
krome de tio "...ne pereis" 
monarkistoj perdis renomon 

ĝuste sur tiu ĉi tereno 
imperiestra titoldono 
provokis polojn al admono 

se grafo tiam perfidulo 
kandidatis por abomeno 
ĉu scias pri tio prudulo?
Zuriko, la 3an de februaro 1999