Soneto pri trompa paktado
homoj en grupo estas fortaj 
sed sole ofte estas feblaj 
oni povas diri funebraj 
klopodoj okazas abortaj 

finiĝos NATO-eŭforio 
kiel antaŭmilitaj paktoj 
defendoj fariĝos abstraktoj 
kaj riske aspektos glorio 

post malvenko oni eksentas 
la perfidecon de amikoj 
ĉu mi nun vane disidentas? 

sed ĝis "ankoraŭ ne pereis"
al NATO marŝas lunatikoj 
nun ilin "fremda forto prenis"
Zuriko, la 12an de marto 1999