Soneto kun balonrekordo
l' unua tago de printempo 
floras per balona ĝojeco 
sopiro fariĝis ebleco 
Picard kaj Jones - rekorda tempo 

mia koro estis kun ili 
se pri tiuj rekordoj temas 
kiuj senliman pacon semas 
mi povas sekure trankvili 

sur Belorusio balono 
estis komplete detruita 
laŭ la diktatora bezono 

ekzistas ŝtatestroj danĝeraj 
kaj l' mondo estas dividita 
sed estas deziroj esperaj
Zuriko, la 21an de marto 1999