Soneto kun sonĝantaj malvoj
subtranĉitaj malvoj aspektas 
kiel sekaj guŝoj de pizo 
jam venas burĝona provizo 
sed verdo ankoraŭ difektas 

ĉijare ili certe vivos 
decido pri tio jam falis 
eĉ se vetero anomalis 
ili baldaŭ kreske aktivos 

al malvoj mi alkutimiĝis 
simile kiel al kateto 
mi eĉ en malvoj enamiĝis 

tio ŝajnas maltolerebla 
ke la malgranda lekanteto 
ne volas esti konkurebla
Zuriko, la 22an de marto 1999