Soneto pri penanta burdo
malantaŭ fenestro penseoj 
logis apud flugantan burdon 
kiu zume imitis gurdon 
zorgante pri mieltrofeoj 

blasfemoj en la lingvo burda 
ne apartenas al danĝeraj 
tamen sonas kiel koleraj 
ĉar penado estas absurda 

suno varmigis la loĝejon 
fenestroj estis malfermitaj 
kaj mi observis burdan bejon 

burdo penadis ĝis vespero 
poste venis nuboj grafitaj 
ŝanĝiĝis printempa aero
Zuriko, la 26an de marto 1999