Soneto pri hidrarga febro
tiel nomataj "biznesmenoj" 
merkat-fantazion disdonis 
kaj ruĝan hidrargon proponis
montris stultulojn kun obscenoj  

hoteloj svisaj estis plenaj 
de orientgastoj naivaj 
kun pecoj radioaktivaj 
agantoj estis malkonvenaj 

mi rigardis hidrargan febron 
skribante pri tiu evento 
sed mi tion ne publikigis 

ili ĉiuj sentis funebron 
sed tio estis ruza sento 
kiu ilin vane ŝuldigis
Zuriko, la 4an de marto 1999