Soneto pri signifo LASI
iu juna literatoro 
volis "lasi" radie skaldojn 
sed skaldoj volis "lasi" saldojn 
spite al ilia mentoro 

"mi volus ion bonan fari" 
literatora voĉo vibris 
aŭskultanto pro tio fibris 
kaj provis iom kontraŭstari 

pri blasfemita vorto "lasi" 
oni povas vere blasfemi 
ĉar ĝi povas ĉion frakasi 

de "lasi" devenas pafado 
nun ĉiuj skaldoj devas tremi 
eĉ se estis nur ventlasado
Zuriko, la 10an de aprilo 1999