Soneto simple metafora
proklami la samajn banalojn 
estas eco de plumpa stilo 
kiel de kruda vodevilo 
en kiu ni aŭdas cimbalojn 

se pro la tro granda sekigo 
mankas akvo en Rapersvilo 
tiam fundon trabatas kilo 
komenciĝas jaĥtruinigo 

pro tio foriru al loko 
kie lago estas profunda 
samtempe foriros eĉ moko 

ne provu esti pli libera 
ol liberalulo abunda 
ĉar tiam vi estos kolera
Zuriko, la 25an de aprilo 1999