Soneto pri maljuna homo
Władysław Wieczorkiewicz diris 
ke dubelo restos dubelo 
kaj ŝelo estos ĉiam ŝelo 
kaj pri tiuj neniam miris 

mi poste pri tio forgesis 
ke tiuj utilaj konsiloj 
povas esti ankaŭ viviloj 
kaj pro tio mi eĉ regresis 

mi volis ligi diversaĵojn 
en unu pozitiva peco 
sed mi ekvidis adversaĵojn 

maljuna homo en ĉielo 
kaj mi nun revas pri justeco 
eble min helpos gard-anĝelo?
Zuriko, la 26an de aprilo 1999