Soneto pri vana pripenso
vi forte kredis pri justeco 
kaj forĵetita sur vivrando 
ne plu vi estas sub komando 
de promesita vin riĉeco 

vi revis pri kapitalismo 
pri domo ĝardeno kaj aŭto 
nun vi zorgas pri via haŭto 
kaj revas pri socialismo 

pripensu - eble vi eraras 
eble vi iru eksterlanden 
al paradizo kiu raras 

riĉuloj estos eĉ pli riĉaj 
kaj mizeruloj lamos randen 
ĉar esperoj ŝajnas kapriĉaj
Zuriko, la 29an de aprilo 1999