Soneto pri amuzinkuboj
bona manĝo estas fabelo 
kiam venas tempo por manĝi 
tuj konkubo volas aranĝi 
amuzon kun strata ĉapelo 

stomakoj volas borborigmi 
ĉiu laŭ propra melodio 
senkonsileco en medio 
provas amuzadon enigmi 

por supo ludas sveltflutisto 
por salato dikklarnetisto 
kaj poste akordionisto 

ili ne scias pri ĝenado 
dum sata kotletkonsumado 
malbongustas sonmarmelado
Zuriko, la 7an de aprilo 1999