Soneto pri kvarona sperto
kvar virinoj legis poemojn 
sed certe nur unu sufiĉus 
se ĉiuj simile dediĉus 
la samajn poeziajn temojn 

planetoj - pli ol en ĉielo 
kaj se temas pri pasinteco 
regas muta asekureco 
ankaŭ konformisma mielo 

ĉiu kvarongeneracio 
estas kvarono enueca 
sen aparta deklaracio 

diamanto neniam estis 
cindro okazis malapreca 
spektaklo nenion sugestis 
Zuriko, la 14an de majo 1999