Soneto pri partiaĉeco
prijuĝu NATO-prezidantojn 
kaj ĉefministrojn kaj ministrojn 
ankaŭ generalojn-filistrojn 
krome tio korespondantojn 

daŭre floras partiaĉeco 
kaj agadas aparatĉikoj 
se estas hazardaj komplikoj 
tuj aperas aroganteco 

pri ŝanĝo oni povas revi 
unue ŝanĝu mentalecon 
kaj poste elektu eblecon 

provoki ribelojn aŭ mendi 
kaj tuj poste pafilojn vendi 
finfine ordenon ricevi 
Zuriko, la 2an de majo 1999