Soneto pri lokrezervado
mi mendis lokojn en "bodego" 
por ke estu guste por gastoj 
sed tamen ekestis prokrastoj 
ĉar konkojn ne manĝas kolego 

alidire "fruti di mare" 
ekestis momente abstrakta 
kaj Roman Samsel malkontakta 
futuro aspektis amare 

de Varsovio al Zuriko 
distanco ne estas tro granda 
tamen ne taŭgas por heliko 

kien falas pomo de arbo? 
polmo kun kakto estas fanda 
jen por literaturo varbo 
Zuriko, la 25an de majo 1999