Soneto pri rolo de povo
internacia tribunalo 
servaĉas por usona ŝtato 
pere de spionaparato 
okazas justeca skandalo 

estis eta ŝanco por pakto 
sed digno por juristoj mankis 
ĉar ili por nenio dankis 
por neekzistanta kontrakto 

ne ĉiam svingado per flagoj 
povas atesti pri libero 
kaj tre ofte gvidas al plagoj 

la plej gravas bankaj decidoj 
prava estas merkata vero 
kun politikistaj avidoj 
Zuriko, la 31an de majo 1999