Soneto pri odorfobioj
paduso ekodoris hejme 
per floroj de hakita arbo 
nur pro petolo kaj por varbo 
sed rememoro restis sejme 

arbojn oni ne rajtas haki 
kiam ili printempe floras 
ĉar naturo tiam doloras 
kaj povas danĝere ataki 

tiu kiu tranĉis paduson 
verŝajne NATO-apoganto 
havas primitivan statuson 

ofte dum kontakt' kun diboĉoj 
homo fariĝas silentanto 
kaj tiam ne falas riproĉoj 

Zuriko, la 5an de majo 1999