Soneto pri nova parolo
mi tiom da sonetojn skribis 
ke afero estas obscena 
en la epoko holocena 
fari tion oni prohibis 

sur strato oni min rekonas 
tuj falas demando pri kvanto 
ĉeokaze pri Esperanto 
tio min tute ne imponas 

verŝajne mi pendos sloganon 
ekzemple sur la okcipito 
por malantaŭe havi tanon 

se sana kapo malfermiĝos 
inspiros min Saĝa Spirito 
mi denowe ekparoliĝos 
Zuriko, la 6an de majo 1999