Soneto kun anonimverko
subite en la hospitalo 
oni donis min unu verkon 
(feliĉe ankoraŭ ne ĉerkon) 
skribitan sen grava detalo 

kiu skribis? - oni ne scias 
scienca traktato aspektas 
volume tamen ĝi difektas 
nur sloganojn komasacias 

kvindekjaraĝa altlernejo 
tiun dikan libron eldonis 
kaj tre laman lingvon proponis 

sukceso postkuras sukceson 
kaj mi ja bezonas kareson 
en zurika malsanulejo  
Zuriko, la 13an de junio 1999