Soneto kun belsinonimo
lando - sinonimo de belo 
opinio restos senĉese 
ne tion mi traktas karese 
sed solidan strebon al celo 

ankoraŭ pli da sinonimoj 
troviĝas en montaraj loĝoj 
ekzemple precizaj horloĝoj 
liberaj leĝoj sen reĝimoj 

ankaŭ rekta demokratio 
ĝis nun unusola sur l' mondo 
pri la bonstato garantio 

ĉu vi scias pri kiu lando 
ekestis tiu laŭda sondo? 
jes certe temas pri Svislando 
Zuriko, la 15an de junio 1999