Soneto pri ebla farado
mi rimarkis ke kelkaj rimoj 
estas senvole ripetitaj 
ĉar eblecoj estas ŝiritaj 
per lingvaj limoj kaj kutimoj 

ekzemple "sankta" ofta vorto 
ankaŭ "fremda" tre aktuala 
aŭ "obstrukco" tute banala 
"triumfo" ligita kun sorto 

ĉiuj diras "lingvo facila" 
por mi ne ĉar mankas esprimoj 
kaj sublimoj kaj sinonimoj 

sed tamen estas tre utila 
eĉ pro ridetoj dum koncertoj 
laŭ miaj multjaraĝaj spertoj  
Zuriko, la 20an de junio 1999