Soneto pri ligoj de nomoj
de Tadeusz Strumff - polonisto 
mi ricevis respondon klaran 
skribu vian amikon karan 
kiel li volas laŭ la listo 

en Esperanto sen problemo 
ĉar deklinacio de nomoj 
similas al nomaj fantomoj 
neniu zorgas pri dilemo 

mi skribas nomojn sen ŝanĝado 
kiel troviĝas en pasportoj 
certe sen esperantigado 

nur ĉe tre elstaraj famuloj 
mi nomojn prononcas en vortoj 
prenataj laŭ amaspostuloj 
Zuriko, la 3an de junio 1999