Soneto pri sangodivido
oni scias - sango - tri grupoj 
A Bo Nulo - sed ĉu pro tio 
venas nacisma ambicio 
kaj batalas militaj trupoj? 

"nia sango" - oni tre ofte 
aŭdas tiun prudan sloganon 
serĉante por gento avanon 
ĵetante riproĉojn malsofte 

en Podolio iam estis 
nuna Kosovo pli danĝera 
tribo alian tribon testis 

UPoA-bando tranĉis langon 
por mortinto estu severa 
je Dio memorante sangon 
Zuriko, la 30an de junio 1999