Soneto pri onklino Franja
unu onklino kaj du onkloj 
antaŭmilita policisto 
nun sur murda de Katyń listo 
kaj emigranto kun binokloj 

ŝi ne volis edzojn adulti 
sed krom ĵaluza komendanto 
venis alia adoranto 
kiun ŝi indulgis aŭskulti 

pri onklino ĉiuj flustradis 
ŝi ŝercadis kun gepruduloj 
sed pri amoroj ne persvadis 

eĉ se ŝi estis tre maljuna 
ĉiam venis al ŝi postuloj 
por ŝerca ludado komuna 

Zuriko, la 4an de junio 1999