Soneto - kio sentus Shakespeare?
preteksto por skribi sagaon 
fari ion nescipoveblan 
kaj montri sian flankon feblan 
ĉeokaze ludi paŝaon 

aktorino kaj tri aktoroj 
tute transformigis Ŝekspiron 
posedante lian inspiron 
sed ne kortuŝiĝis sponsoroj 

antaŭ dek jaroj ĉe katedro 
de varsovia malnovurbo 
al nupta paro venis Fredro 

hodiaŭ infanoj rumoras 
sed tio ne estas perturbo 
ĉar avo eksterlande moras 
Zuriko, la 2an de julio 1999