Soneto pri vojo al klostroj
ni vizitadas klostrojn pie 
ĉar ĉielo estas kovrita 
tial nia decido sprita 
agordis nin melankolie 

en Prodromu kvar monaĥinoj 
kiel ortodoksaj ikonoj 
zorgas pri ĉio kun admonoj 
per atrakciaj iluminoj 

maljunaj artaĵoj ŝtelitaj 
restas mizeraj surogatoj 
ŝtelistoj ne estis trovitaj 

post vizito venas disrevo 
en aliaj klostroj abatoj 
zorgas pri eklezia devo
Skopelos, la 30an de julio 1999