Soneto pri kio ĉe kio
kredas okcidentajn bonstatojn 
en opinioj estas hardaj 
dekstruloj kun mokoj petardaj 
malpermesas ilin konstatojn 

nigra laboro - kelkajn groŝojn 
sufiĉas por bunta kravato 
kapitalisma imitato 
flikas siajn malplenajn poŝojn 

ne dormas sufiĉe ne manĝas 
sed ludas dekstrulon profane 
eĉ se pajlo kun ŝuoj tanĝas 

kutimoj feliĉe ŝanĝiĝas 
paradizon atendas vane 
tiuj kiuj kapitaliĝas 
Zuriko, la 7an de julio 1999