Soneto ankoraŭ kun nupto
atestantoj de tiu kazo 
estas nun maljunaj geavoj 
geedzo de tiamaj bravoj 
jam en spirita diaklazo 

en la mil naŭcent tridek kvina 
oni aŭdis de okcidento 
tonojn de posta akcidento 
dum sankta meso en l' latina 

je tiu nupto ludis judojn 
de judo estis nuptvestaĵoj 
ĉiuj baldaŭ eksentis trudojn 

ili ĉiuj poste pereis 
historiaj okazintaĵoj 
novajn persekutformojn kreis 
Zuriko, la 9an de julio 1999