Soneto se io ne nocas
gusta jogurto kun mielo 
ankaŭ persikoj en ĉampano 
trempitaj estas nia pano 
sufiĉas tage unu ŝelo 

por tiun miksturon prepari 
oni devas malsupren iri 
aĉeti poste supren tiri 
tamen mi ŝatas tion fari 

alkoholulo ne konfesas 
pri sia terura kutimo 
kiu ĉiutage progresas 

ĝusta reflekso ofte venas 
jam post la trapasita limo 
sed tiam ĝi aliajn ĝenas 
Skopelos, la 13an de aŭgusto 1999