lasta rigardo de balkono al pejzaĝo sorĉe vestita haveno ŝajnas plenigita disiĝas sonorila tono ni navigas al flughaveno sur insulo Maria-festo kaj por ni hazarda ĉeesto proksime de sankta festeno amaso preĝas kaj esperas ke baldaŭ okazos miraklo nur volas - nenion oferas popoj disdonas freŝan panon je tiu popola spektaklo ni mendas en knajpo ĉampanon