Soneto inter antaŭnomoj
mi iras al unu sinjoro 
kiu min vokas Jan senĉese 
kaj ne Stanisław pli karese 
mi prenas tion kun humoro 

li demandas min pri futuro 
"jam ne ekzistas popoleco 
nun floras ĉie novriĉeco 
ne batu per kapo al muro" 

li ne komprenas diferencon 
inter pruda postmodernismo 
kaj same pruda civitismo 

"ĉu vi aprobas konkurencon?" 
li tuj kiel kankro reiras 
malantaŭen kaj peze spiras 
Zuriko, la 16an de aŭgusto 1999