Soneto pri ekstera ploro
malespero sed ne por ĉiuj 
ĉar ne ĉiuj sentas problemon 
havante solidaran emon 
kompato helpas por neniuj 

tertremo ne estas novaĵo 
malaperas ofte eĉ miloj 
sed malesperaj maltrankviloj 
fermiĝas en anonimaĵo 

morton akompanas silento 
tuj post krio de malespero 
rido ne taŭgas por momento 

interne troviĝas tristeco 
sed ploro restas en ekstero 
de kiu venas konsoleco 
Zuriko, la 18an de aŭgusto 1999