Soneto eŭroputopia
kiel foriras utopioj 
en sendependa historio 
tiel etiĝas eŭforio 
pri la eŭropaj idilioj 

sed ĉiufoje io restas 
"libero" "egalo" "frateco" 
eĉ kamuflita doktrineco 
kiu nin danĝere molestas 

ankaŭ nuna kapitalismo 
de ne plu ekzistanta mito 
venis kiel socialismo 

tre modeste aŭ malhumile 
disvolviĝas nia hezito 
sango fluas ĉiam simile 
Zuriko, la 20an de aŭgusto 1999